Mil kaj unu lunoj festataj de Perla Martinelli

HeKo 683 2-A, 30 jun 18

D-ino Perla Martinelli festis hodiaŭ en Helsinko siajn mil kaj unu lunojn. Kunestis intimaj finnaj geamikoj, precipe el Savonio kaj Tavastio, kaj la Konsulo ŝia edzo.
C-ino Martinelli elektis Finnlandon por sia jubilea festotago ankaŭ pro la agrablaj rememoroj kiuj ligas ŝin al la fora nordo, kie ŝi loĝis kaj instruis en 1976-78. La privata evento pasis tre agrable, interalie kun la vizito de la prezidantino de la Internacia PEN-Komitato por verkistoj en prizono.
Post kelkaj tagoj c-ino Martinelli prelegos pri la esperanto-verkistinoj dum la Baltiaj Esperanto-Tagoj en Estonio.
(HeKo 683 2-A, 30 jun 18)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.