Minnaja kondolencas pri Reinhard Haupenthal

HeKo 616 6-A, 30 sep 16

Hieraŭ mortis Reinhard Haupenthal (1945-2016), esperantologo kaj interlingvisto. Skribis pri li prof. d-ro Carlo Minnaja:

“Ho, kara amiko Reinhard! Ni konis nin jam pli ol sesdek jarojn, mi Vin memoras kiel “enfant prodige”, longe korespondis, kunlaboris, interŝanĝis materialon kaj opiniojn, kunvivis profunde tiun amon al la historio de kulturo, kiu estis Via esenca trajto.”

“Mia danko al Vi estas profunda, pro tio kion de vi mi lermis, pro tiom kiom vi min helpis ĉiuokaze. Kondolencojn al la kara Irmi, kiun mi same memoras de tre fruaj tempoj. La tero estu al Vi malpeza.”

(HeKo 616 6-A, 30 sep 16)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.