Monata kunsido de la redakcio de "Literatura Foiro"

HeKo 904 1-B, 28 feb 26

La redakcio de “Literatura Foiro” havis sian monatan kunsidon hieraŭ vespere en Ĉaŭdefono, en fizika alesto de tri redakcianoj kaj telematika de du aliaj; ne partoprenis nur la redaktoro pri muziko, telematike ne atingebla; prezidis unu el la du kunĉefredaktoroj, c-ano Alessio Giordano.

Post utilaj komentarioj pri la februara kaj aprila numero, jam presitaj kaj dissenditaj, okazis konsultiĝo pri la sekvaj, kun specifa fokuso pri (plan)lingvistiko, kiu meritas atenton pro diversaj centjaraj jubileoj en proksima futuro, pro la zorgiga evoluo de la PIV-reviziado, pro la rimarkebla diverĝo inter la raŭme optimisma koncepto de vivanta lingvo por vivanta diasporo unuflanke kaj finvenkisma frustriĝo kondukanta al koncepto pri esperanto proksima al Toki Pona aliflanke. C-ano Fernando Pita registris la sugestojn por sia rubriko.

Post rimarko de c-ano Carlo Minnaja pri la sendo de recenzoj al OLE, estis konfirmite ke la aŭtoroj rajtas tion fari, se ili volas (inter aliaj, c-ano Giorgio Silfer ne volas), sed ne malpli ol jaron post la publikigo en la revuo.

La alia kunĉefredaktoro, c-ino Perla Martinelli, subtenis la eksperimentadon per nova bibliografia metodo; ŝi ankaŭ esprimis sian kontenton pri la duopa kunlaborado ĉe la stirilo de la revuo.

— c-ano Giorgio Silfer
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.