Morgaŭ ekos la deka AfrES en Bujumburo

HeKo 853 2-B, 5 dec 24

Nova, ambicia iniciato de la Esperanta Civito kondukis al la deka Afrika Esperantologia Staĝo, kiu ekos morgaŭ en Bujumburo, celante trejni kongresan teamon. Post la formado de dekoj da afrikanoj en tiom da AfrES; post la starigo de la Tanganika Esperanto-Domo en Burundio; post la fondo de novaj establoj (Afrika Esperanto-Instituto, Islama Esperanta Klubo, Civila esperanta Servo); post la starigo de unikaj biblioteko, hemeroteko, fonoteko en Afriko; jen plia grava projekto: Esperanta Konferenco en Afriko.

La unua EKA disvolviĝos en granda hotelo de Bujumburo, 28-31 decembro 2025, kun tuja turisma postkonferenca itinero interne de la lando. Por organizi ĝin la nuna stabo ĉirkaŭ la Esperanto-Domo (kortisto, ekonomo, administranto) ne sufiĉas: la taskoforto bezonas kaj inkluzivi ilin kaj aldoni novajn aktivulojn, specife el Bujumburo.

La staĝon pri kongresistiko gvidos c-ano Giorgio Silfer, kiu per tiu finos sian helpon al Afriko dum dudek jaroj. Kune kun la karmemora c-ino Marie-France Conde Rey li trejnis esperantologojn, instruistojn, redaktorojn ktp. La aktiveco de la Esperanta Civito en Afriko akcelis la intereson de aliaj subjektoj (kiel SAT, UEA, TEJO) pri la nigra kontinento; kio estas nerekta pozitiva rezulto de tiu aktiveco. 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.