Mortis Bernard Golden

HeKo 372 4-B, 26 okt 08

La redakcio de “Literatura Foiro” kondolencas pro la morto de sia konstanta kunlaborinto Bernard Golden (1925[1946]-2008). La anoncon donis la vidvino, s-ino Eva Golden, kaj la orfoj, Daniel Lariko kaj David Alko. La forpaso okazis en Hungario, 19 oktobro 2008, monaton antaŭ la 83-jariĝo. Bernard Golden ne plu aktivis kiel verkisto kaj publicisto de post jardeko. Sian silenton li klarigis en majo 1999 per la sekvaj vortoj, en “La Ondo de Esperanto”:

“Dum la pasintaj jaroj verkado, tajpado, korektado kaj dissendado de verkoj estis taskoj, kiuj postulis tro da fizika kaj mensa energio. Mi, do, decidis, ke ĉesigo de aktiva partopreno en agado en Esperantujo estas la sola maniero eviti pli da streĉiĝo. Rezulte de mia retiriĝo mi ne plu sentas konstantajn premojn, kaj eĉ pli grave, mi povas konservi mian sanstaton. Estontece oni ne atendu de mi novajn verkojn. Mi ne intencas kabei, sed ankoraŭ restas en la Esperanta komunumo, pasive okupiĝante pri eventoj dank” al la periodaĵoj, kiujn afablaj eldonistoj sendas al mi.”

Bernard Golden aŭtoris plejofte rakontojn, kun aparta ŝato pri sciencfikcia aŭ arkeologia fono. Pro sia prozo li estis premiita kelkfoje ĉe la Internaciaj Floraj Ludoj, atingante la titolon de Florluda Majstro. Li verkis ankaŭ tre multajn artikolojn pri interlingvistiko kaj esperantologio, recenzojn ktp. Akademiano de Esperanto, li gvidis dum kelkaj jaroj la sekcion pri ĝenerala vortaro.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.