Mortis civitano Ermanno Mello

HeKo 378 5-C, 2 jan 09

La Registra Instanco komunikas ke la 29an de decembro 2008 mortis c-ano Ermanno Mello, 66-jaraĝa, en tragika cirkonstanco. Lia antikva domo en la centro de vilaĝo Bienno, kamuna valo (provinco de Brikso, Italio), estis subite atakata de incendio. C-ano Mello mortis sufoke pro la fumo, ĉar lia korpo ankoraŭ kuŝis sur la lito, ne bruligite.

Ermanno Mello lernis esperanton en 1959. Li aktivis kiel marksisto-leninisto kaj iĝis la plej konata maŭisto en la itala Esperantio. Proleta publicisto, li ankaŭ verkis poemojn en nia lingvo, ideologie inspiritajn. Alia granda intereso estis la historio kaj la ritoj de keltoj en la cisalpaj teritorioj. Profesie li estis uzinisto, poste okupiĝis ankaŭ pri komerco.

La Konsulo, kiu persone konis c-anon Mello de post kvardeko da jaroj, esprimas sian kondolencon al la familio, speciale al liaj gefratoj, Vanna kaj Ennio.

La ruĝa grupo en la Civita Senato partoprenas en la kondolenco.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.