Mortis Corsetti, duobla prezidinto, unuobla finvenkisto

HeKo 863 1-A, 1 feb 25

Hodiaŭ forpasis en Londono d-ro Renato Corsetti, prezidinto de TEJO kaj de UEA, eksa sekretario de la Akademio de Esperanto. Baldaŭ 84-jaraĝa, li misfartis dum la lastaj semajnoj, kaj mortis en hospitalo kie li estis flegata. 

Certe Renato Corsetti estis unu el la kulturpolitikaj protagonistoj de la antikva reĝimo, laŭ graveco superita nur de Humphrey Tonkin. Pli ol ĉi-lasta, kiu fosis ankaŭ propran sulkon paralele al la tradiciaj movadoj, Corsetti restis forte ligita al finvenkismo, kvankam li vivis intense la lingvon kaj kun la (dua) edzino konstruis esperantlingvan transnacian familion, kiel konvinkita denaskisto.

Socilingvistike li adeptis al ekstrema bonlingvismo, parte pro ideologia premiso kiu kondukis lin konsideri esperanton planlingvo sen diakronio. Organize li subtenis la piramidan modelon de la Universala, sed konfliktis kontraŭ la burokrata aparato, kiu abunde kritikadis lian manaĝeradon. 

Renato Corsetti vivis kun la supozo ke al UEA oni devus apliki la monolitan koncepton de la eklezio (extra ecclesiam nulla salus) aŭ de komunista partio, regata per demokratia (?) centralismo.

Ĉeesta en ĉia movado kaj diskutlisto kvazaŭ petroselo en ĉiu plado, tamen li neniam petis la esperantan civitanecon, kion oni povas lojale agnoski kiel geston de kohereco al sia antiraŭmisma premiso.

Al la vidvino kaj al liaj kvar filoj ni esprimas kondolencon.

 

Komentoj

Frato Melquíades OFS

02a Feb 2025 Dim - 10h12

La frazo “Extra ecclesiam nulla salus” utilis al Renato Corsetti kiel titolo de artikolo. Eble nur provoka, kiel ŝajnis “Poetoj detruas la lingvon” por artikolo de Anna Löwenstein en la organo de UEA, ĝi tamen spionas pri la bedaŭrinda malinkludemo (fakte sekteco) de la “antikva reĝimo”. Efektive ĝi eĥas alian aforismon, en la evangelio de Mateo (12:30): “Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraŭ mi”. En la Esperanta Civito prefere ni ĉerpas el la evangelio de Marko (9:40): “Kiu ne estas kontraŭ ni, tiu estas kun ni”. 

Osmo Buller en "Libera Folio"

04a Jun 2025 Mer - 14h15

La longtempan politikon, kiu principe kontraŭis ekziston de serioza CO, jam en la 1990-aj jaroj lanĉis la populisto Renato Corsetti, predikante, ke la CO estas “tro granda” kaj tute aparte “tro forta”. Renato fine venkis kaj al li ni nun dankas la marasmon, en kiu UEA troviĝas, kaj la intelektan bankroton, kiu manifestiĝas, ekzemple, en la ĉeso de la eldona agado de UEA kaj nun laste en la subnivela kaj parte eĉ infaneca skizo de la strategia laborplano.   

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.