Mortis hungara aktivulo

HeKo 431 3-A, 29 mar 10

Sen. Anna Bartek kun doloro informas pri la forpaso de d-ro Ferenc Jáki, 16.11.1919 — 26.3.2010. Li estis honora membro de HEA kaj de UEA.

La malĝojigan sciigon donis Szilvia Jáki. La 27an matene, kiam la familio iris al li, li jam ne estis vivanta. Li vivis sola post la morto de D-ino Mariann Legány, lia dua edzino. Ĝis la plej lasta minuto li konservis sian sanan cerbon kaj esperantistecon.

Post la kremacio okazos lia entombigo en lia naskiĝurbo Érd, antaŭvideble la sekvan semajnfinon. Flamigu kandelon, preĝu por li, sed almenaŭ haltu por momento en la laboro. Ni memoru pri li!


Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.