Mortis korifeo de la "Jes, sed"-generacio

HeKo 743 7-A, 9 sep 20

Pro degenera malsano hieraŭ mortis la 75-jara Zlatko Tišljar, kroato loĝanta (pli precize rifuĝinta) en Slovenio, patro de esperantista familio, iama motoro de Internacia Kultura Servo kaj poste sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio. Lia vivo estas klare strekebla en du partoj, koincide kun la disfalo de la dua Jugoslavio, komence de la 1990aj.

Kiel disĉiplo de Tibor Sekelj, li apogis la epokon de la nealianciteco, inter kies kulturaj fruktoj estis ankaŭ la disvastiĝo de nia lingvo, kiu tamen havis fortan tradicion jam antaŭ la dua mondmilito, en la unua Jugoslavio. Li reprezentis tipe novan generacion, kiu nature konfliktis kun la antaŭa, ankaŭ pro la inspiro de Sekelj mem, dum longa tempo ortodoksa opozicianto en la internacia “movado”, fakte nur UEA. Se lia jugoslavieco profiliĝis trans la slogano “Jes, sed” (interalie titolo de abortinta periodaĵo, unu el liaj multaj iniciatoj), ĝi ankaŭ konkretiĝis en la realigo de festivaloj, el kiuj la pupteatra fine estis la sola sukcesa, sed ankaŭ la tre sukcesa.

Ideologie pli ambicia aspektis Tišljar, kiel gvidanto de Eŭropa Esperanto-Unio. Perdinte la identiĝon en la dua Jugoslavio (kaj malesperante pri la tria), li serĉis novan identecon en paneŭropismo karakterizata per eŭropa lingvo, nome la zamenhofa. Lia tezo, disvolvita en la komenco de la nuna jarcento, ne plaĉis interalie al ekstremaj katalunistoj, sed almenaŭ renkontis la bonvolan intereson de raŭmistoj. Des pli malbona la eĥo al liaj ideoj pri la estonteco de Eŭropa Unio, inkluzive de lia drasta rifuzo kontraŭ la aliĝo de Turkio: ne mankis voĉoj petantaj la rompon inter UEA kaj EEU, ĉar formale la tezoj de Tišljar estis tiuj de EEU…

Fine de lia vivo, UEA igis lin sia honora membro. Simbole, tutviva kontraŭfluado kvietiĝis (sed ne kvitiĝis) en “ecclesia cum nulla salute”.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.