Lasta pretervivanto el la generacio de la Montevidea renesanco, konsiderata kiel la plej avangarda poeto en la unua eldono de la “Esperanta Antologio” de William Auld, mortis en Teksaso, 14 decembro 2022, jam 92-jara. Temas pri Edwin de Kock, sudafrika kaj usona (ekde 2000) instruisto kaj verkisto (angle, afrikanse, Esperante), adventista predikanto kaj misiisto, ekde 1955 esperantisto.
Li aŭtoris plurajn poemarojn: “Ombroj de la kvara dimensio” (1961), “Fajro sur mia lango” (1967), “Kvin elementoj” (1970), “Poemaro kaj prozeroj” (1970), “Plukonstrue” (1975), “Japaneskoj” (1982), “Saluton al la suno” (1983), “Vojaĝoj kaj aliaj poemoj” (1992), “Testamente” (2005), “Sub fremdaj ĉieloj” (2008), “La konflikto de la Epokoj” (2019).
De Kock estis fundamentisma kristano kaj profunda antikomunisto. Li timis pri sia vivo post la mutacio de la sudafrika reĝimo kaj tial migris al Usono. Efektive, laŭ la ĝenerala direktoro de la sud-afrika Trezoro, Dondo Mogajane, en 2022 “Sud-Afriko montras la simptomojn de bankrotinta ŝtato, same kiel Sieraleono kaj Liberio”.
De Kock aktivis por esperanto-establoj de 1955 ĝis 1989, escepte de la Akademio de Esperanto, de kiu li retiriĝis en 2007. Interesa intervjuo kun li aperis en “Literatura Foiro” n-ro 11-12 (februaro-aprilo 1972).