HeKo 519 3-A, 10 nov 12
Kun granda malĝojo ni ricevis la mesaĝon pri la forpaso de Laŭlum,* ĉina akademiano.
Pasintjare en Pekino s-ro Laŭlum estis intervjuita por “Heroldo de Esperanto”. Li rakontis pri sia vivo kaj sia amo al nia lingvo. Li esperantigis multajn librojn, kaj tiel li proksimigis la tutan mondon al la ĉina kulturo.
En nia memoro kaj koro Laŭlum restos ĉiam entuziasmiga modelo de vera samideano.
Nia esperanta popolo perdis valoregan batalanton por nia afero.
Nome de KCE: Dieter Rooke, vicprezidanto / Jun Liu, sekretario
* Laŭlum estis la pseŭdonimo de Li Shijun.