Muzika virtuozo kaj angle-lingva trejnado en IJF

HeKo 596 8-A, 26 mar 16

La ĵus ekinta Internacia Junulara Festivalo de la itala TEJO-sekcio travivis tre interesan ekskursan tagon en la ĉarma Urbino, renesanca juvelo. Duoble gratulindaj estas do la fervoruloj rezignintaj pri la ekskurso por partopreni en seminario pri trejnado de trejnistoj; des pli ke la formado okazis en la angla lingvo, fare de gaĝa fakulino…

Eminenta kulturvespero okazis en du transnaciaj lingvoj: esperanto kaj muziko. Danke al ili manifestiĝis la talento de Giorgio Di Nucci, kiu debutis ĉe la esperanta publiko per sia itinero tra du jarcentoj da muzikistoj, ekde Bach tra Chopin ĝis la dudeka jarcento. Li ludis ĉion parkere, sen la helpo de partiturfolio.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

(HeKo 596 8-A, 26 mar 16)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.