NAKSE atendas vin en Rozoj, 1-7 oktobro 2023

HeKo 820 2-B, 4 sep 23

La dua NaturAmika KulturSemajno en Esperanto (NAKSE), 1-7 oktobro 2023 en Rozoj (Costa Brava), proponas tre riĉan programon, kulture gastronomie naturamike. Du plentagaj ekskursoj kongruos kun interesaj programeroj, interalie vizito de historia arkivo proksime al Ĝirono, tuj post la vendreda seminario dediĉita al bibliotekoj, gvidota de Ruben Fernandez kaj Bernhard Tuider.

Sed ni startu lunde, per (preskaŭ) ĉiutaga konversacia lingvokurso de Alessio Giordano, paralela al sinsekvaj prelegoj: Juan Garcia del Rio pri taoismo; Giorgio Silfer pri esperanto en kino (kun multaj filmofragmentoj); Stan Keable pri nia lingvo en Sovetunio, laŭ libro pri Simeono; Perla Martinelli renkonte kun la legantoj de “Literatura Foiro”; Giorgio Silfer pri Internaciaj Floraj Ludoj: ĉu revivigeblaj?; Alessio Giordano pri kaŭkaza poezio, deklame kaj kante; Carlos Spinola pri la fascino de la steloj.

Dum la vesperoj rolos esceptaj gastoj: Giorgio Di Nucci per pianokoncerto; JoMo per recitalo; Anĝelo per sia gitaro; Antonio Badia kaj Pedro Martin per magiaj ludoj. Iberia premiero de la esperantlingva filmo “Pino: hazarda vivo de anarkiisto”.

Informas: Esperanta Naturamikaro (landa sekcio de Naturfreunde Internationale, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito) naturamik ĉe esperantio.net Nekredeble favoraj prezoj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.