NAKSE, UEA kaj multo alia en Heroldo 2348

HeKo 825 6-B, 7 nov 23

La oktobra numero de “Heroldo de Esperanto” (2348) en 2023 dediĉas la unuan paĝon grandparte al la dua NaturAmika KulturSemajno en Esperanto (NAKSE), sukcese okazinta en Rozoj. La internaj paĝoj, male, donas ekvilibran atenton al iniciatoj en Eŭropo kaj Afriko.

Atento precipe pri la Universala en la kvara paĝo, kaj historie kaj aktuale. La analizo pri la verko de Humphrey Tonkin “Lingvo kaj popolo” pruvas ke ankoraŭ en 2006 oni insistis pri Asocio kie la Centra Oficejo pli gravas ol la estraro: en tiuj ideoj nestas la mito de la grandioza centmileŭra retejo, interalie; kaj tiujn ideojn aplikos Mark Fettes.

Aktuale gravas la vidpunkto de UEA/TEJO/ILEI pri la nuna interŝemida milito en Palestino, kaj la risko de granda financa deficito pro la kongreso en Aruŝo; al kiu ĝis nun, krom tanzanianoj, aliĝis nur kvin afrikanoj (unu ĉar honora UEA-ano) — eĉ ne la membroj de la Afrika Komisiono.

Kultura Centro Esperantista posedas, eldonas kaj administras la gazeton. Donaco de 20 eŭroj tra la supre indikita PayPal ebligas ricevi dek du numerojn jare.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.