Ĵus reveninte el Burundio, c-ano Giorgio Silfer partoprenis en eksterordinara Asembleo de la Naturamika Internacio, kiu bezonas urĝe aprobi kelkajn novajn statuterojn por kongruigi sian fundamentan normon al la postuloj de aŭstria leĝo.
Kiel delegito de Esperanta Naturamikaro, c-ano Silfer proponis aldoni paragrafon en la koncerna artikolo pri la celoj. Nome, post “to promote sporting activities and the experience of nature”, enmeti: “to promote cultural activities, included the knowledge of languages for better experience of nature / promouvoir des activités culturelles, y comprise la connaissance des langues pour une meilleure expérience avec la nature.”
En Francio multaj lokaj sekcioj de la naturamika movado inkludas en sia statuto la lernadon de lingvoj, interalie esperanto. Kompreneble ankaŭ en la hispana federacio de NFI, nome ENa.