Naturamikaro ekspansias ĝis insuloj

HeKo 567 3-B, 15 okt 14

La komitato de Esperanta Naturamikaro kunvenis hodiaŭ ĉe la naturamika Esperanto-Domo en Malago sub la prezido de sen. Julio Herrero. Partoprenis ĉiuj gekomitatanoj, ekscepte de la vicprezidanto, senkulpigita.

La komitato konstatis ke la rilatoj kun la Naturamika Internacio bone evoluas, kaj flanke de la centralo en Vieno, kaj flanke de ĝia reprezentejo en Bruselo: kun ambaŭ renkontiĝis lastatempe niaj aktivuloj.

Interesa kaj ĝojiga novaĵo estas, kadre de la kresko de la membraro, la traktata interkonsento kun tuta naturamika grupo en hispana insulo: Vizito de la sekretario, c-ino Perla Martinelli, kun eventuala semajna intensiva esperanto-kurso, okazos fine de novembro, laŭ invito de tiuj novaj aliĝintoj.

Lingvokursoj estas planataj ankaŭ en Malago (intensiva semajna, 10-14 novembro) kaj en Sevilo (enkonduka, 13 decembro). La unua kunlabore kun la societo “Marbordo de la Suno”, la dua kunlabore kun Ateneo Popular de Sevilo.

ENa estas informita de fondumo Pro Esperanto kiel regio, ke ekde novembro la Esperanto-Domo estos luebla plentempe de eksteraj klientoj. Se ne efektiviĝos tuj la projekto de ripozdomo, eblos ankaŭ laŭsezona luigo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.