Naturamikaro kampanjos kontraŭ plastaj rubaĵoj

HeKo 553 5-B, 3 mar 14

Naturfreunde International aliĝos al la kampanjo kontraŭ la plastaj rubaĵoj, unu el la ĉefaj kaŭzoj de la polucio.

Ĉiujare cent miliardoj da plastaj sakoj estas uzataj ene de Eŭropa Unio, praktike po ducent sakoj je civitan(in)o. Nur eta procento estas reciklita, miliardoj finiĝas rubejen, maren, riveren aŭ vojborden kaj en la naturon.

Sabaton 10 majo 2014 la EU-Komisiono lanĉas purigotagon titolitan “Ni purigu Eŭropon”, por sentemigi la civitanaron pri la problemo de la plastaj rubaĵoj kaj mobilizi al forigo de plastaj sakoj najbare.

Esperanta Naturamikaro partoprenos en la kampanjo, laŭ maniero decidota de ĝia Asembleo, 13 marto 2014.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.