La natura katastrofo kiu trafis Japanion ĉi-semajne, kun pliaj sekvoj ĉe la homaj konstruoj efike al la medio (digoj, atomcentraloj ktp), memorigas al la homaro, kaj al la esperanta popolo kiel ĝia eventuala avangardo (laŭ difino unue de Zamenhof en la letero al Schneeberger, kaj poste de Hodler, kiu en januaro 1915 uzis la vorton “elito”), pri niaj respondecoj vidalvide al la planedo.
La konflikto inter mediprotektado kaj ekonomia disvolvo jam ne estas plu ekskluziva temo de la ekologiistoj. La taksado pri la kostoj de la ekonomia disvolvo tamen daŭre dividas la partiojn. La ekstremo de la filozofio de la rezigno buas ankoraŭ for de la maldrastaj solvoj, en la kolektiva konscio. Se ne la homaro mem, nur la naturo povas influi al nova pensmaniero.
En la Esperanta Civito, kies Senaton regas majoritato inklina al ekologiismo laŭ la programo de la Verda listo, ni havas la politikajn rimedojn por direkti la atenton de la esperanta popolo al tiu nova pensmaniero. Evidente tio eblas nur se, laŭ raŭmismo, oni perceptas esperanton kulturlingvo kaj identigilo, ne nur helplingvo kaj komunikilo, kiel faras la tradicia finvenkismo.
Ĉiuj ekologiemuloj estu bonvenaj al ĉi tiu atentodirektado. Unuavice tiuj kiuj ne proponas vane statutmodifojn, al asocia komitato neniam aprobonta ilin.
(Giorgio Silfer)