Naŭ kandidatoj por La Verko de la Jaro 2008

HeKo 379 1-B, 7 jan 09

Estas naŭ la titoloj kiuj kandidatas por la PEN-premio “La Verko de la Jaro 2008”. Ili ricevis la subtenon de almenaŭ tri PEN-membroj por esti en la listo. La premion asignos la abonantaro de “Literatura Foiro” per referendumo ĝis 30 aprilo 2009. La aŭtoro de la premiita verko rajtos gasti du semajnojn en kastelo Lavigny apud la Lemana lago.

Temas pri prozaj verkoj surmerkatigitaj en 2007 kaj 2008. Jen ili:

“Bretonaj fabeloj” (volumoj 1 kaj 2) de Jean-Pierre Ducloyer (eld. FEB, Rennes, 2007/2008). “Ĉu vi konas Blaise Cendrars?” de Manuel de Seabra (eld. IEM, Vieno, 2007), “Dio, psiĉjo kaj mi” de Claude Piron (eld. IEM, Vieno, 2007), “El ombro. Antologio de prozo el Rusio” (eld. REU/Impeto, Moskvo, 2008), “Kaj staros tre alte…” de Trevor Steele (eld. IEM, Vieno, 2006, surmerkatigita en 2007), “Neokazinta amo” de Lena Karpunina (eld. FEL, Antverpeno, 2007), “La regno de Kojikro” de Antoine Kouassi Kouablan (eld. Esperanto por Evoluo, 2007) kaj “Sekreto de la patrino” de Valerij Sipoviĉ (eld. Impeto, Moskvo, 2006, surmerkatigita 2007).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.