La estraro de Universala Esperanto-Asocio ekde la pasinta decembro planis maldungi, parte aŭ plene, kvin oficistojn en Nieuwe Binnenweg 176. La informo fariĝis universala nur komence de aprilo 2019, sed jarfine 2018 okazis kurioza incidento, kvazaŭa anekdoto.
La UEA-direktoro, s-ro Martin Schäffer, proponis al TEJO dungi s-ron Roy McCoy nur po du horoj semajne. Tiu eksdungito, nun pensiulo de la nederlanda ŝtato, rezidas ekster Eŭropa Unio, kaj tial ne rajtas je sanitara asekuro, kiun tiu pseŭda redungo denove garantius. La Komitato de TEJO rifuzis la proponon, ankaŭ ĉar ne estis klare, kial UEA sin turnis al ĝi, anstataŭ mem redungi. Nur lastatempe klariĝis, ke la Asocio ne rajtis dungi iun ajn, ĉar ĝi jam iniciatis procedon de truditaj maldungoj.
La procedo plenumiĝis ĉi-semajne: UEA pretas maldungi kvin personojn. Du el ili jam interkonsentis pri la maldungo, dum tri sin turnis al nederlanda tribunalo por defendi siajn interesojn. La tribunalo ĵus verdiktis favore al la labordonanto, kiu proponis al la tri novan, sed nur partatempan, kontrakton. Se ili ne konsentus, ili perdus sian postenon, kaj ricevus helpon per la asekuro de senlaboruloj, dum kelka tempo.
Ekster la kazo de tiuj tri personoj, la burokrata aparato de UEA reduktiĝis je la direktoro, la kongresa sekretario kaj eble tria stabano.