“Konkrete difini la lingvajn rajtojn estas sendube belega entrepreno, jam de longe plenuminda. Mi deziras plenan sukceson al la projekto” deklaris Nelson Mandela en 1997, apogante la Universalan Deklaracion pri la Lingvaj Rajtoj, proklamitan dum la antaŭa jaro.
Al li eĥis Desmond Tutu: “Mi kredas, ke estas ĉies rajto esprimi sin en la mem elektita lingvo. Agnoskante la valoron de la individuaj lingvoj ni agnoskas la dignon kaj la valoron de nia homa frataro”.
Tre sagacaj vortoj, kiuj memorigas tuj la Manifeston de Raŭmo: “ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato”. Ne hazarde la raŭmistoj, kaj la Esperanta Civito specife, estas la solaj en Esperantio kiuj formale agnoskis la Deklaracion proklamitan en Barcelono, 6 junio 1996. Kio interalie signifas, ke nur ili en Esperantio havas klaran respondon al la demando: “Kio estas lingvo?” (grava estas la dua paragrafo).
Nelson Mandela ĵus mortis, 95-jara, en sia patrolando, Sud-Afriko. Li estis la lasta enskribebla en la listo de la laikaj ikonoj de la XX jarcento, kies batalo por libereco kaj egalrajteco kombiniĝis al nacia revolucio, sub la signo de unueco kaj ne perforto. Listo kies plej brila nomo estas tiu de Gandhi, akompanata de ĉiuj apostoloj de paco kaj interpopola konduto, inkluzive de nia Edmond Privat.
(Giorgio Silfer)
Legu pli en “Heroldo de Esperanto” 17:2013