Neniu aranĝo kadre de la Pakto por la Esperanta Civito estas nuligota aŭ prokrastota pro la nuntempa pandemio, krom se la aranĝon mem malpermesas neesperantista aŭtoritato. Tial la kalendaro de ĉiuj paktintaj establoj povas resti senŝanĝa, specife la somera programo de Kultura Centro Esperantista.
Se la asembleo de iu societo ne povus okazi pro la (supoze preventa, ne preteksta) malpermeso de ekstera aŭtoritato, simple oni protokolus ke mankis la kvorumo; sed la asembleo mem ne estu antaŭe nuligita aŭ prokrastita.
Rilate al la somera programo de KCE en Svislando, la aliĝintoj ne bezonas pagi anticipon: ili pagos ĉion nur surloke, aŭ sendos libervolan donacon se la aranĝo ne efektiviĝos. Estas tamen rekomendate mendi tuj la fervojan bileton aŭ la flugon, kaj pro la malalta tarifo kaze de frua mendo kaj pro la repago de la flugokompanio aŭ de la fervojo, se tiu ĉi mem nuligus la veturon. Se ili mem ne nuligas, ja eblos partopreni en la aranĝo.
Konklude: neniu ŝanĝu siajn planojn, kaj la koncernaj semajnoj restu rezervitaj en ĉies agendoj. En kazo de lasta dubo, KCE demandos, rekte kaj demokratie, al ĉiu kursonto kion fari. La geinstrustoj tamen certigas ke ili estos en Ĉaŭdefono je la koncernaj datoj.