Nguefack okaze de la Oka de Marto

HeKo 384 3-C, 5 mar 09

Estas legebla rete la mesaĝo de Sen. Chamberline Nguefack el Dualo, vickonsulo pri socialaj aferoj kaj tria mondo, kun delego pri la virina temaro, okaze de la Oka de Marto 2009. La mesaĝo aperis jam en la unua ĉi-jara numero de “Femina” kaj en la tria de “Heroldo de Esperanto”. Pliaj publikigoj estos bonvenaj.

Laŭ la titolo, la mesaĝo invitas al mobilizo kontraŭ perforto, kongrue al la kampanjo de UNIFEM, al kiu aliĝis tuj la Konsulo. Neniu esperantlingva subjekto aliĝis al la kampanjo, ĝis nun, escepte la Esperanta Civito, kiu tiel pruvas sian avangardecon kaj ne izoliĝemon el la reala mondo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.