Nia literaturo en balkana PEN-konferenco

HeKo 371 1-B, 11 okt 08

Per la partopreno de Ljubomir Trifonĉovski, sekretario de Esperanta PEN-Centro, la esperanta literaturo estis reprezentita en la Balkana PEN-konferenco, okazinta 7-10 oktobro 2008 en la palaco de la rumana reĝino en Balĉik (Bulgario).

Kvindeko da verkistoj el Bulgario, Cipro, Grekio, Makedonio, Rumanio kaj Turkio diskutis pri la temo “Nacionalismo en la globala mondo kaj la balkanaj verkistoj”. Kelkaj prelegoj de la konferenco aperos en sekvaj numeroj de revuo “Literatura Foiro”, kiu servas kiel organo de Esperanta PEN-Centro.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.