Nia literaturo en fama usona universitato

HeKo 671 6-A, 2 feb 18

Unu el la plej famaj universitatoj en la mondo, MIT en Usono, gastigis en la nuna semestro esperanto-kurson, kiu kulminis per literatura seminario. La iniciaton proponis kaj kunorganizis d-ro Francesco Maurelli, vicprezidanto de TEJO, nuntempe esploristo pri robotiko ĉe MIT.

Ne la unuan fojon ĉi-jarcente esperanto estas instruata ĉe MIT. En 2004 s-inoj Julie Schwartz kaj Erin Piateski gvidis kurson kaj eĉ kunfondis oficiale studentan esperanto-societon. Ĉi-foje instruis Francesco Maurelli kaj Andy Rosenbaum; la seminarion pri literaturo prizorgis Julie Schwartz, kun partopreno de Esther Schor.

Krom la jam mortintaj klasikuloj (inter kiuj bedaŭrinde mankis Szathmári), la studataj vivantaj verkistoj estis Baldur Ragnarsson kaj Giorgio Silfer (Nobel-kandidatoj fare de ALE respektive de Esperanta PEN-centro), la membroj de du skoloj (La Patrolo respektive la “ibera”) kaj du aŭtorinoj (Löwenstein kaj Ŝtimec).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.