Nia muzika kulturo en LTSEC

HeKo 532 2-C, 9 maj 13

Kiom konata devas esti nia muzika kulturo, laŭ la ses niveloj de LTSEC? Se inter la nepraj kantoj situas “La Espero”, ekde kiu nivelo ĝi estu parkere konenda de la ekzamenato? Kiuj esperanto-kantoj el ekstereŭropa deveno estas nepre konendaj, en iu aŭ alia nivelo? Kaj tiel plu.

Tiujn demandojn fine esploros faka studgrupo, kunvenonta en la Esperanto-Domo de KCE, 15-16 julio 2013, sub la aŭspicio de la Esperanta Civito. Ĝin partoprenos: c-ino Perla Martinelli, vickonsulo pri edukado; sen. Giorgio Silfer, esperanto-delegito ĉe Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj; sen. Marie-France Conde Rey, esperanto-instruistino, korusanino; sen. Anna Bartek, kantistino, preparanto al lingvotestado; sen. Dieter Rooke, edukinto de denaskulo, korusano.

La studgrupo agos pli priskribe ol preskribe. Ĝi ne celas selekti kantojn por internacia krestomatio, kie proporcie reprezentiĝu la diversaj kulturoj, kvazaŭ por ne ofendi ĉinojn, japanojn aŭ afrikanojn. Ĝi celas listigi kantojn originale verkitajn aŭ adaptitajn al esperanto, sen zorgo pro misproporcia reprezento de diversaj kulturoj, ĉar la evitenda ofendiĝo estus nur tiu eventuala de la transnacia esperanta popolo.

Ĉiu esperanta civitano povos sekvi la diskuton, kuplante sin per skajpo. Eventualaj sugestoj estas komunikeblaj al <kce @ esperantio,net>, aŭ tra nia redakcio.

                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                          

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.