La vicprezidinto de PEN Internacia, Mario Vargas Llosa, evidente partotrenis niajn verkistarajn mondkongresojn. Ni renkontis lin unuafoje en Glasgovo, dum akcepto ĉe la urbestro, en somero 1997, kadre de paŭzo dum la ĝenerala sesio en Edinburgo. Probable okazis feliĉa miskompreno, ĉar li supozis ke Perla Martinelli estas la edzino de la tiama PEN-sekretario, Alexandre Blockh, kaj li longe babilis kun ni, fakte monologis.
En tiu tempo PEN estis internacia klubo, pli ol neregistara organizo, kaj la figuro de Vargas Llosa plej kongruis kun tiu de PEN-verkisto, nome aŭtoro kun vasta horizonto translimen, engaĝita por la esprimlibero, sendepende de unudirekta premo, ĉarnira figuro inter du kontinentoj.
Pli malfrue la origine perua aŭtoro montros nekomprenon pri la kataluna demando kaj proteste eksiĝos de PEN pro ĝia (milda) subteno al la sendependisma “procezo”. Endas diri ke la kataluna demando estas facile miskomprenebla en la nuntempo, kaj al tiu miskompreneblo kontribuas katalunistoj mem, inkluzive de esperantistoj (ne ĉiuj tamen). Aliflanke esperanto (la esperantlingva mikrokosmo) helpas kompreni: se vi konsideras ke la kataluna ensemblo Kaj Tiel Plu iras kanti ĉi-jare al la kongreso de Hispana Esperanto-Federacio (kiu ĉiam malhelpis agnoski la katalunan kiel landan asocion de UEA), dum ĝi bojkotis inviton al kultursemajno en Katalunio pasintjare, riskas pravi la cinikulo asertinta ke katalunistoj ŝajnas esence frustritaj hispanoj, kiuj tuj rapidas al Hispanio laŭmende.
Tiu sarkasma difino plaĉus al Mario Vargas Llosa, kiu jam koleris pro la deviga malfondo de la hispana PEN en Madrido, kaj certe konsideris sin ĉampiono de la kastilia lingvo.
(Legu pli en “Literatura Foiro”)