Nicolino Rossi 80-jara

HeKo 705 7-B, 2 apr 19

Nicolino Rossi, sanmarina civitano loĝanta apud Napolo de jardekoj, hodiaŭ finas okdek jarojn.

Plurfoja premiito (kaj poste juĝanto) en la Belartaj Konkursoj de UEA kaj en aliaj konkursoj. Premio “La Verko de la Jaro 1980” pro la poemaro “Sur la vivopado”.  Unua estro de la literatura rondo “La Patrolo” (1969-1974).

Tradukinto al esperanto de la tuta poemaro de Giacomo Leopardi, de la tuta poemaro de Giuseppe Ungaretti, de “Mirikoj” de Giovanni Pascoli, de sennombraj poemoj (kaj prozaĵoj) en diversaj antologioj el la itala, kaj italiginto de “La infana raso” de William Auld.

Gratulojn kaj bondezirojn!

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.