Nicolino Rossi, neoksidebla patrolano

HeKo 743 5-B, 6 sep 20

Li komencis gajni premiojn en la Belartaj Konkursoj antaŭ pli ol duona jarcento, kaj ankoraŭ li trafas la unuan loton en originala poezio. Lia nomo estas Nicolino Rossi, aŭtoro de la poemaro “Sur la vivopado” (premio La Verko de la Jaro 1980), membro de la literatura rondo “La Patrolo” kaj eĉ ties gvidanto en la 1970aj, de ĉiam abonanto kaj kunlaboranto de “Literatura Foiro”.

En la presata oktobra numero de LF la uverturo estas dediĉita al liaj versoj, kiuj resume enkondukas la enhavon de longa poemo en kvar partoj, kie li celebras kvar italajn poetojn plej admiratajn. Ĉi tiu longa poemo, sen la aludita prologo, ricevis la unuan premion ĉi-jare en la Belartaj Konkursoj, inter kvindek ses verkoj de tridek unu aŭtoroj el dek naŭ landoj.

La sukceso de Nicolino Rossi, san-marina civitano, ree konfirmas la gravecon de la itala skolo en la historio de nia literaturo (neniu itallingvano en la juĝkomisiono). La fenomeno ekinta ĉirkaŭ “Literatura Foiro” aspektas longa ondo kiu daŭre tanĝas la strandon de la verda Parnaso.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.