Nova dato por AfrES2 en Burundio

HeKo 342 4-B, 16 nov 07

Nova dato por la dua Afrika Esperantologia Semajno, komuna projekto de Kultura Centro Esperantista kaj SIPU kadre de la Pakto por la Esperanta Civito. Anstataŭ jarŝanĝe, ĝi okazos de la 3a ĝis la 7a de januaro 2008 en Buĵumburo, ĉefurbo de Burundio.

La gvidanto de AfrES2, c-ano Giorgio Silfer, prizorgos dum 40 studhoroj la formadon de dekkvino da novaj esperantologoj, el Burundio, Kongolando, Ruando kaj eble Kamerunio. Unu el la partoprenantoj en la prepara perkoresponda kurso ne iros al Buĵumburo, ĉar intertempe akceptita por pli longa staĝo ĉe la Esperanto-Domo en Svislando. Ĉi tiuj intelektuloj aldoniĝos al la alia dekduo, el Eburio, Ganao, Kamerunio kaj Togolando, formitaj de AfrES1 en Lomeo, jarŝanĝe 2005/06.

“En formado ne ekzistas unu instruisto kaj naŭ lernantoj, sed dek instruantoj kaj dek lernantoj samtempe” emfazas c-ano Silfer. Al la malica rimarko, ĉu li ne pensas perdi sian tempon en lando kie, laŭ komuniko de Renato Corsetti, esperantistoj prefere sin dediĉas al futbalo, c-ano Silfer respondas kun rideto: “Vera popolo bezonas kaj intelekton kaj sporton: mi mem interesiĝas pri futbalo, kiu (post opero en la deknaŭa jarcento) estas la socia manifestiĝo kiu atingis ĉiujn klasojn kaj ĉiujn landojn, dum la dudeka jarcento”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.