HeKo 854 4-C, 21 dec 24
Ekde la nova parlamenta mandato ankaŭ la konsilio de fondumo Pro Esperanto renoviĝos, konforme al Lex Argentaria. La renovigo antaŭvidas la alelekton de sen. Lorena Bellotti kaj la eksiĝon de c-ano Carmine Dello Spedale. Restos c-anoj Pierre Berger kaj Giorgio Silfer, ĉi-lasta kiel prezidanto aŭ kiel prokuristo.
La fonduma konsilio konsistos plejparte el svisaj ŝtatanoj, sed eblas pliaj alelektoj. Kurioze, ambaŭ italaj ŝtatanoj (eliranta kaj eniranta) havas geografian rilaton kun Afriko: c-ano Dello Spedale naskiĝis en Eritreo (li estis samlernejano de estonta fama aktorino, Zeudi Araya), sen. Lorena Bellotti rezidas en Kanariaj Insuloj.
La konsilio dankas c-anon Dello Spedale pro lia fidela kaj lojala postenado.