HeKo 609 1-C, 5 aug 16
La arbitracia instanco de la Esperanta Civito estis komplete renovigita hodiaŭ, okaze de la foruma sesio en Budapeŝto.
Dek kvar paktintaj establoj (el dudek kvin voĉrajtaj) partoprenis en la baloto, ĉu per korespondado ĉu per rekta ĉeesto: temas pri la redakcioj de “Heroldo de Esperanto”, “Literatura Foiro”, “Femina” kaj pri KCE, LF-koop, Esperantista Kulturdomo en Razgrado, Itala Interlingvistika Centro, Esperanta PEN-Centro, Charente Esperanto, FEM, STELO, SIPU, ENa kaj FAR. Ĉiuj balotiloj estis validaj.
Estas elektitaj kiel kortumanoj por la periodo 2017-18: gec-anoj Hilary Chapman, Moresson Feïdangaï kaj Tiziana Rogora. Vickortumanoj estos c-anoj Andrés Martín kaj Bertil Nilsson.