HeKo 499 2-B, 22 jan 11
La 28an de februaro la Asembleo de Kultura Centro Esperantista renovigos la gvidorganojn. La Asembleon prezidos la eliranta prezidanto, sen. Perla Martinelli.
Al la anoncitaj kandidatoj por la triopa Komitato lastatempe aldoniĝis c-ino Jun Liu. Ŝia edzo, sen. Dieter Rooke, rekandidatas kiel vicprezidanto,
Por la revizora kolegio kandidatas David Buhlmann kaj Leontina Santos. Kiel vicrevizoro Danielle Carrier.
Dum la Kultura Semajnfino tuj post la Asembleo de KCE prelegos gec-anoj Marco Cattaneo el Italio kaj Jun Liu el Popola Ĉinio. Temas pri du debutantaj oratoroj, kies temoj rilatos al la germana respektive al la ĉina kulturo.