Nova perlo en la originala esperanta novelaro

HeKo 903 3-B, 21 feb 26

La tradicio subtena al intelekte dotitaj esperantistinoj daŭras en Kooperativo de Literatura Foiro per la ĵusa eldono de “Spite kaj sprite”, 140-paĝa originala novelaro de c-ino Etel Zavadlav, surmerkatigata ekde ĉi tiu semajno, kiel tridekdua librotitolo de LF-koop (aldone al la pli ol cent de Heroldo, kies rajtojn la eŭropa entrepreno posedas).

Aŭtenta kaj originala estas ankaŭ la lingvaĵo, karakterizita de stilo fora kaj de Karolo Piĉ kaj de la bonlingvismo, prezentanta propran esprimivon sen bezono farĉi ĝin per laŭmodaj temoj por aspekti pli moderne. Zavadlav uzas la lingvon laŭ sia plaĉo, sed profunde respektas ĝin: tial ŝiaj noveloj estas pli ĝuindaj ol lastatempe eldonita prozo de eĉ konataj nomoj. Konklude: ŝi estas valora novaĵo en la sesa periodo de nia literaturhistorio” komentarias en la prefaco c-ano Giorgio Silfer.

Etel Zavadlav viciĝas plenmerite inter la prozajn aŭtorinojn el Kroatio, kiel Zora Heide kaj Spomenka Ŝtimec. La libro estas mendebla ĉe kulturservo.esperantio.net, aŭ lf-koop [ĉe] esperantio [punkto] net (lf-koop[at]esperantio[dot]net), aŭ la plej bone provizitaj libroservoj.

 

 

 

 

 

 

 

 

— librofako de LF-koop
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.