Nova poemaro de Marie-France Conde Rey

HeKo 535 8-B, 12 jul 13


Okaze de la hodiaŭa Verda Vespero ĉe Kultura Centro Esperantista sen. Marie-France Conde Rey prezentis sian novan poemaron: “Chien de feu / Fajra hundo”. La titolo, dulingva kiel la libro mem, aludas al la situo de la aŭtorino en la zodiaka signo.

La verko, el kiu sen. Giorgio Silfer deklamis kelkajn specimenojn, proponas kvin partojn, kiujn ideale kunigas aforismo de René Char: “La poemo estas la amo realigita de la deziro restinta deziro” kaj ankaŭ, dorskovrile, longa citaĵo el Hermann Hesse:

“De kiam mi estis dektrijaraĝa, mi konvinkiĝis ke mi devos esti aŭ poeto aŭ nenio. Sed iom post iom mi komprenis ankaŭ alian aferon, tre malagrablan. Oni povis fariĝi instruisto, pastro, kuracisto, negocisto, poŝtoficisto, eĉ pentristo aŭ arkitekto. Por ĉiuj tiuj profesioj ekzistis lernejoj, manlibroj por komencantoj. Sed por poeto, nenio tia. Iĝi poeto estis permesata, kaj eĉ honoro: t.e. trafi sukceson kaj famon, sed bedaŭrinde plej ofte oni jam mortis antaŭ ol venos famo. Do poetiĝi estis neebla kaj deziri poetiĝon: honto, kiel mi baldaŭ konstatis…” (1946).

Tamen Marie-France Conde Rey sendube lernis multon el la vizitado ĉe alies poemaroj. Ŝi akiris bonan versoteknikon, ŝi majstras per bildoj. En mikrosocio kie ĉiu (mis)konas ĉiun, kaj kun la ŝarĝo de tre gravaj oficoj (handikapo por poeto ankaŭ makrosocie), estas malfacile trovi akcepton por sia alvokiĝo, eĉ se ĝi estas aŭtenta, kiel en ŝia kazo.

La libro, enpaĝigita de Marion Bétille kaj eldonita de Ĉarenta Esperanto, estas mendebla ĉe KCE kaj ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.