Nova redaktoro por "Heroldo de Esperanto"

HeKo 492 2-B, 2 okt 11

Tri personoj kandidatiĝis por la posteno de ĉefredaktoro de “Heroldo de Esperanto”, kiu vakas de post la retiriĝo de c-ino Aneto Muhlemann, pro grava akcidento kiu perturbis ŝian vivoritmon. Ĉiuj tri estas virinoj: Anna Bartek, Paola Birgit Giommoni, Etel Zavadlav. Tial ke la dua ne plenumis la selektan trejnadon, restis nur du.

Hieraŭ vespere la Administra Komitato de LF-koop (KALiFo), sub la prezido de c-ano Marc Hiltbrand, decidis krei teamon kiu kunlaboros laŭ diversaj gradoj en la redakcio de HdE: Etel Zavadlav redaktos la duan kaj kvaran paĝojn, kun tendenco transpreni ankaŭ la ceterajn du paĝojn. La trian paĝon, pri kulturo, redaktos sen. Perla Martinelli. La unuan paĝon prizorgos senatanoj Dieter Rooke kaj Giorgio Silfer. Krome sen. Rooke restos kongresa redaktoro ka

La nova aranĝo daŭros ĝis la ĝenerala Asembleo de LF-koop, kiu definitive decidos pri la ĉefredaktora posteno fine de februaro 2012. La gazeton “Heroldo de Esperanto” posedas, eldonas kaj administras LF-koop.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.