Nova revuo pri filozofio kaj religio

HeKo 398 8-B, 2 aug 09

Koincide kun la Tago de la Esperanta Kulturo, la Zamenhof-Tago 2009, Kooperativo de Literatura Foiro lanĉos novan periodaĵon: “HOMARANE — kajeroj pri filozofio kaj religio en esperanto”. Redaktoro: sen. Bertil Nilsson, Svedio; ankaŭ la teknika redaktoro loĝas en Svedio. La kajeroj estos tamen presitaj en sudeŭropa lando (probable Italio).

La unua kajero de HOMARANE enhavos la prelegojn kaj skribajn kontribuojn al la unua Simpozio pri Homaranismo, organizata de KCE laŭ iniciato de Scienca Instituto Zamenhof, 17-21 aŭgusto 2009. Praktike ĝi enhavos la kremon de la nunaj zamenhofologoj kaj studantoj pri la neŭtrale homa religio. La numero ampleksos pli ol 150 paĝojn.

La postaj numeroj (kiuj aperos unu aŭ du fojojn jare) havos malpli dosieran karakteron; sed same kiel la unua, ili celos promocii la filozofiajn kaj religiajn studojn en nia lingvo.

La antaŭpremiera prezento de la unua kajero (enhave kaj grafike) okazos dum la Simpozio pri Homaranismo.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.