Nova sidejo por FAR kaj la orienta legacio

HeKo 876 2-B, 5 jun 25

Fajszi Amika Rondo kaj la orienta legacio de la Esperanta Civito lasos ĉi-monate la lokalon en avenuo Thököly, Budapeŝto, por alia ĉefurba sidejo, inaŭgurota fine de septembro 2025; konsekvence la legacio estos fermita dum preskaŭ tri monatoj, sed ĝi restos perkoresponde funkcianta.

La Kapitulo estas informita ke la ŝanĝon kaŭzas la malkontentiga konduto de la nova domposedanto, kun redukto de servoj (ekzemple vifio), misflegado de la palaco, ĝenerala malzorgo en la komunikado, vidalvide al la altigo de la kostoj. 

(far)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.