La paktintaj establoj iom post iom komunikas siajn novajn delegitojn ĉe la Forumo, la pariteta branĉo de la Civita Parlamento. Ili ekoficos okaze de la inaŭgura parlamenta sesio en Malago, 31 marto 2024. Se ĵus elektite al la Senato kaj ne komunikinte jam sian preferon, la malnovaj forumanoj oficos ĝis la dua tagordero (la unua estas la ratifo pri la rezultoj de la skrutinioj).
La redakcio de “Literatura Foiro” anstataŭigas la misfartan forumanon Walter Zelazny per c-ano Giacomo Comincini, edukita en la itala, katalunologo, baldaŭ akademia esploristo en Japanio. Li jam helpas la redakcion ĉe sociaj retoj.
Konforme al la foruma reglamento Esperanta PEN-Centro anstataŭigas Koffi Gbeglo per c-ano Georgi Mihalkov, vicprezidanto de la Esperanta PEN. Pro misfarto ankaŭ c-ino Judit Felszeghy lasas sian postenon.
Konforme al la foruma reglamento Lucien Kagina lasas la postenon de delegito de Afrika Esperanto-Instituto: lin anstataŭas c-ano Janvier Ndericimpaye, bankisto, kiun akompanas c-ano Jean-Sacha Barikumutima, juristo, kiel dua forumano de AEI.
Societo Internacia por Paco Universala akiras novan forumanon, en la persono de sia prezidanto, c-ano Frederiko Nimubona.
C-ano Alessio Giordano, nun senatano, lasas la postenon de delegito de Itala Interlingvistika Centro, kiun plu reprezentos nur c-ino Cristina Stefani.
Laŭ la foruma reglamento c-ano Giorgio Silfer povus iĝi delegito de Kultura Centro Esperantista aŭ de Kooperativo de Literatura Foiro (ĉar komitatano de ambaŭ sen parlamenta ofico), sed li rezignas pri la parlamentaneco.
Civila Esperanta Servo nomumis c-anon François-Mauriack Nunda kiel propran forumanon.