Novaj delegitoj en la Forumo

HeKo 806 3-C, 16 feb 23

Movoj kaj anstataŭoj en la pariteta branĉo de la Civita Parlamento: se forumano ne partoprenas en la okazanta staĝo por la formado de stabanoj, li riskas perdi sian postenon. Tiu estas jam la kazo de la delegitoj de UEDU: Unio Esperantista por la Disvolvo de Uviro hodiaŭ anstataŭigis c-anon Espoir Kasati per c-ano Sylvestre Mogumbekere, kiu apudos c-anon Kuluba Mbomba.

Pliaj anstataŭigoj koncernos aliajn paktintojn en Afriko, ĝis la fino de la nuna mandato. La vickonsulino pri internaj aferoj iom post iom renkontas ĉiujn kadrojn en Burundio. La koncernaj establoj decidas mem pri siaj reprezentantoj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.