Novaj projektoj por garantii kontinuecon

HeKo 833 8-B, 31 mar 24

LF-koop havas sian unuan honoran prezidanton, kiu estas la unua prezidinto en la historio de la kooperativo, siatempe eĉ Patrolestro: doktoro Tazio Carlevaro. La elekton fare de la hodiaŭa Asembleo akompanis la akcepto de nova trijara laborplano. Dum “Literatura Foiro” restas prioritata, fortan dinamismon ricevos aliaj sektoroj.

La librofako listigas jam dekon da novaj titoloj, el kiuj tri en finpreparo. La bendofako produktos filmon kaj iom post iom ciferecigos multajn kasedojn, unuavice “Esperanta Songazeto”. Tiu vigleco eblos ĉar tri personoj dediĉas sin plentempe al LF-koop, dum aliaj kunlaboras diversnivele, produkte kaj administre, en tri landoj de Eŭropo.

Menciinda la apogo de la fondumo Pro Esperanto por la nemoveblaĵoj de LF-koop (tri apartamentoj) en Svislando. Rimarkinda la rilato inter la revuo kaj la Esperanta PEN, kies tegmenta organizo PEN International (legu ĝin france) faciligas la kontaktojn kun la verkistaro aktiva en la tuta mondo por la esprimlibero, sen falsa neŭtraleco kiu, en la malnova Esperantio, koincidas kun politika indiferento.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.