La legitimiloj de la Esperanta Civito, iom post iom distribuataj al la individuaj petintoj, enhavas kiel kutime kodon, kiu ekas per litero M aŭ F. Temas pri diskreta maniero indiki la sekson de la civitan(in)o. Kial tiu indiko? “Mankas specifa normo de la Civito, tial la Registro devas kongrui kun la koncerna svisa normo, laŭ la Civita Konstitucio” klarigas sen. Manuela Blanco, vickonsulo pri internaj aferoj, kiu citas lastatempan kazon.
En 2019, svisa ŝtatanino vivanta en Berlino ŝanĝis sian personan nomon, kiun ŝi maskligis, kaj petis forigon de la indiko pri sia sekso ĉe la matrikulo. Ambaŭ aferoj eblas laŭ la germana leĝo. Reveninte al Svislando, ŝi (verŝajne jam li) petis la samon ĉe sia municipo. Pri la persona nomo ne estis problemo, sed la matrikulo rifuzis la nemencion pri sekso. La konflikto evoluis ĝis la federacia Kortumo, kiu pravigis la rifuzon.
“Forigi la mencion pri sekso en svisa matrikulo kontraŭas la svisan juron. Oni rajtas ŝanĝi la sekson, sed oni devas difini sin kiel viron aŭ virinon. Almenaŭ ĝis modifo de la leĝo fare de la Parlamento en Berno” verdiktis la Kortumo.
En Svislando, se temas pri sekso en legitimilo, “tertium non datur”. Kaj ankoraŭ en Esperantio, ĝis specifa normo aprobota de la Civita Senato. Neniu tamen proponis — nek en Berno nek ĉe ni.