El kio vivas la supernaciaj realaĵoj en Esperantio? Kun la escepto de la du en Roterdamo, la neregistarajn organizojn nutras la membrokotizoj: tiel estas por SAT, ILEI kaj aliaj; male UEA pli kaj pli dependas de la subvencioj el Eŭropa Unio, kaj TEJO preskaŭ tute.
La mono de la eŭropaj kontribuantoj iras al UEA por ke ĝi dungu senlaborulojn, plej ofte; kun kurioza rezulto, ĉar ekzemple oni dungas plentempe personon por “zorgi pri subvencioj”, nome ekestis salajrato por zorgi kiel plu ricevi la salajron. Kaj la Universala kaj la Laborista apenaŭ proponas servojn: restis la asocia organo, pli kaj pli nezorgata, kaj la respektiva kongreso. Fakte la servoj de ambaŭ pli kaj pli reduktiĝis dum la lastaj jaroj; rimarkinda restas la libroservo de UEA (SAT ne havas).
Nur la Esperanta Civito vivas el la merkato: nome la aliĝintaj establoj nutras sin per la rezulto de siaj servoj kaj la vendo de siaj produktoj; tion integras la luigoj de la nemoveblaĵoj.
(fpef)