Objektive distingi ĉiam dekstron kaj maldekstron

HeKo 925 4-B, 12 nov 26

Aŭdante aŭ legante la oftan konsideron, ke ne ekzistas plu distingo inter maldekstro kaj dekstro en politiko, tuj mi pensas pri analogio: ne ekzistas plu distingo inter raŭmismo kaj alia -ismo en Esperantio; el kio sekvas plia analogio — kiuj asertas la unuan, tiuj finfine pravigas la dekstron; kiuj asertas la duan, tiuj finfine pravigas la antiraŭmismon.

Reale la distingo estas forta, eĉ tre forta, se oni ne volas prezenti raŭmismon kiel tion kio ĝi neniam estis, ekzemple fuĝon el socikultura engaĝo, banalan kongresan amuziĝon aŭ simile. Ekzistas diverĝoj filozofia, metodologia, organiza, ekonomia kaj eĉ pri la signifo de neŭtraleco. En Esperantio komuna restas nur la lingvo.

Legu pli en Heroldo de Esperanto n-ro 2382

— c-ano Giorgio Silfer
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.