Vendredon la 9an de oktobro 2026 la programo de la 4a NaturAmika KulturSemajno en Esperanto en Malago antaŭvidas du teatraĵojn de Giorgio Silfer: “Dialogo kun la glotologo”, kie kunrolas Ángel García del Río, kaj “Sur la fina benko”, kie kunrolas Viviana Piccinini. La aktorino malsaniĝis kaj la duan dramon anstataŭos omaĝo al Kolomano Kalocsay, kiu interalie naskiĝis ĝuste la 6an de oktobro 1891.
C-ano Giorgio Silfer, kunaŭtoro de “Historio de la esperanta literaturo”, gvidos poezian promenadon tra la ĝardenoj de la kongresejo, deklamante diversajn poemojn de la eminenta hungaro, kies verketo “Mondo kaj koro” markas la ekon de la dua periodo en nia literaturhistorio.
La omaĝo estos registrita kaj disponebla por la publiko tra Esperanta Kulturservo.