Opozicio interpelacias pri SAT

HeKo 382 2-C, 10 feb 09

Ne plaĉas al la Blanka opozicio la afabla kaj bonvolema sinteno de la Verda majoritato vidalvide al Sennacieca Asocio Tutmonda. Interalie, danke al la nuna Kapitulo, SAT ricevis financan helpon de la Civita banko per la aĉeto de tuta stoko da malnovaj PIVoj, kaj la Konsulo formale proponis al la Plenum-Komitato de SAT kunlaboron pri kelkaj iniciatoj.

Tial sen. Anna Bartek, kiu lastatempe esploris la sintenon de diversaj SAT-gvidantoj kadre de sia enketo pri la delikto ene de la SAT-rondo en Ipernity, kaj tiel trovis ke ili facile mensogas, hieraŭ liveris al la Konsulo interpelacion “pri la stato de la oficialaj rilatoj kun SAT kaj pri la oportuneco ĉesigi ilin entute”.

La Konsulo promesis respondi ene de du semajnoj (respondo al interpelacio estas deviga, dum respondo al interogacio ne estas deviga).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.