Orienta Eŭropo (plus Italio) kontraŭ EU-deklaro pri GLAT

HeKo 836 8-E, 18 maj 24

La registaroj de ĉiuj “ekskomunismaj” membroŝtatoj de Eŭropa Unio, minus Pollando kaj Slovenio plus Italio (do unu triono de la membraro), rifuzis subskribi hieraŭan rezolucion preparitan ĝuste okaze de la Internacia Tago por la lukto kontraŭ GLAT-fobio. Pri seksaj orientiĝoj evidente la kontinento restas dividita en du partoj. Tion oni klare rimarkas ĉe bonvenigaj afiŝoj (dulingvaj) en la flughaveno de Budapeŝto.

La skeptikismo pri EU havas radikojn ankaŭ en la sociaj moroj, ne nur en ekonomiaj kaj politikaj konsideroj. Tiurilate orienta Eŭropo (kaj Italio) pli proksimas al Rusio, al islamaj kaj al afrikaj landoj ol al okcidentaj. La rompo povas efiki negative al la batalo de EU por modifo de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, kiu ne kondamnas ankoraŭ la diskriminacion laŭ seksa orientiĝo.

Kio pri Esperantio? La Universala celebris per gazetara komuniko la ĵusan Internacian Tagon de Familioj, sed silentis pri la alia Internacia Tago: klara simptomo de malfortiĝo de la geja lobio, kiu iam regis la burokratan aparaton. En la Senato de la Esperanta Civito verŝajne la Verda grupo aprobus la kontestatan EU-deklaron, dum la Blanka malaprobus ĝin.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.