Papoj du, sed Gianni Conti unu

HeKo 387 6-A, 12 apr 09

Daŭras la aktiveco de c-ano Gianni Conti (en 2001 kandidato en la Blanka listo por la Senato de la Esperanta Civito) por reklami esperanton okaze de la papaj bondeziroj, Paske kaj Kristnaske. Ekde Pasko 2004 fakte la romkatolika pontifiko estas la oratoro kiu parolas en esperanto kaj plej vaste (ĝis unu miliardo da aŭskultantoj) kaj plej koncize (nur du frazoj, ĉiam la samaj, alterne laŭ la du festoj).

Ĉi-jare apud la Sankta Petro inter ducent mil personoj ĉeestis la kutima grupeto de literuloj, subtenantaj per bastono po unu litero de la vorto ESPERANTO: la literon R de Renato nature subtenis d-ro Corsetti, konata romkatoliko… Cetere, danke al la tertremo en Abruco, alvenis kelkaj orfigitoj de la Internacia Junulara Festivalo, tiel ke sur la placo staris pli da esperantistoj ol literoj.

Dum la esperantlingva bondeziro de la papo la monda televid-elsendo montris ĝuste la esperantistojn, du fojojn kaj klare. Temas pri la deksesa alesto sinsekve organizita de c-ano Gianni Conti. Deksesa, kiel papo Benedikto XVI.

(fonto: Blanka grupo)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.