Pardonpeto nome de la UEA-oficistaro

HeKo 589 2-A, 2 jan 16

Grava kaj bedaŭrinda eraro en la januara numero de la revuo “Esperanto”: la intervjuo kun la aŭtoroj de la libro “Historio de la esperanta literaturo” ne havas titolon!

La redaktoro ne atentis tion, nek la provleganto en la Centra Oficejo de UEA, nek la Ĝenerala Direktoro, kiu ricevas la artikolojn dum la provlega fazo, nek la estraranoj de UEA, kiuj ricevis la antaŭlastan version (kelkaj eĉ kunlaboris per sendo de kelkaj korektoj en aliaj artikoloj).

Tamen, plene respondecas pri la eraro nur la redaktoro, kiel ĉiam estis, ĉar laŭ la kontrakto inter UEA kaj la redaktoro, la provlegado de la oficiala organo de UEA ne estas laboro de skipo, sed afero nur de la redaktoro.

La provlegado estas neoficiala servo de volontuloj, kiu tre bonvoleme klopodas helpi laŭ sia forto kaj tempo kaj tute ne povas respondenci pri sia propra manko de atento. Cetere, ŝajne la volontulo en Roterdamo ne havis tempon provlegi la intervjuon kun Giorgio Silfer kaj Carlo Minnaja.

Fabrício Valle, la redaktoro, pardonpetas al ĉiuj legantoj.

Komentoj

Unu el la intervjuitoj

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 15h32

Prefere sen titolo ol kun maltrafa titolo, kiel en la artikolo de Sten Johansson, kiu ne konas la signifon de la vorto “kroniko”…

C-ano Carlo Minnaja

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 15h33

En la intervjuo, sub la foto de Carlo Minnaja la didaskalio erare skribas Carlos.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.