Parlamenta sesio kunvokita al Budapeŝto

HeKo 724 7-C, 24 dec 19

Budapeŝto gastigos la Parlamenton de la Esperanta Civito jam la trian fojon, post 2013 kaj 2016. Ĉi-foje temos pri la inaŭgura sesio de la nova mandato 2020-24. La oficiala kunvoko estis dissendita hodiaŭ fare de la eliranta kaj eniranta Konsuloj, por vendredo la 20a de marto 2020.

Sen. Giorgio Silfer prezidos lastfoje la Forumon, post kiu sen. Riichi Karibe prezidos unuafoje la Senaton. La seancoj disvolviĝos en la palaco OKISZ, sidejo de la orienta legacio, kiu estos oficiale inaŭgurita pro la evento, per kunveno de la Kapitulo.

Eble unuafoje fizike partoprenos parlamentanoj el kvar kontinentoj; certe el Afriko, Azio kaj Eŭropo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.